Ghuste ke via kara D-ro kredis ke oni neniam plu audos pri la vortacho "repo" en signifo rap-muziko au rapado, aperadas la vorto "trenco"... kaj ech "denco". Ho Zamenhof!

Kiam la unua malfelicha tiacho "repo" venis kiel korekto al homoj, kiuj denature uzis la vorton rapo, oni trovis du motivojn:

i) rapo jam signifas ion alian

ii) rep' sonas kiel la anglamerika 'rap'

D-ro respondas:

Chu ne jam estas sufiche da volapukismoj en Esperanto? Rap estas rap - punkto. Se vi volas nomi ghin repo, ripo, raupo au kion ajn, bonvolu! Sed ne korektu aliajn, kiel okazis ekz. en la kajereta texto de La Porkoj: vidu la pecon Kia Nokto! Oni kantas tutprave "tango tango, rapo rapo, kor al koro, tango rapo", sed en la texto staras "ghustigite": repo. Seriozu.

Pri la motivoj:

i) Kion do? La fenomeno, ke shajne unu vorto havas du au pliajn signifojn, nomighas homonimo. Chu vi havas homonimofobion? Tio estas natura parto de chiu lingvo. Ne estas ech vera risko de miskompreno. Au chu vi vere respondus "Ah, estas bone audi ke hiphopuloj tamen aprezas legumojn", se sakpantalona bubo laudas rapon al vi. Se jes, eble parolu pri rap-muziko. Kaj... rok-muziko por ke oni ne konfuzu inter sono kaj shtono.

ii) Ne. Rep' sonas neniel pli simila al 'rap' kaj certe aspektas malsimila.

Teme pri "denco" kaj "trenco": tiuj vortoj estas tro stultaj por prikomentado.

Do RAP! kaj VIP! al chiuj kiuj stulte korektas alies parolon. Ni bezonas internacian lingvon, ne novan volapukon!!

Roke,
via estimata Dro Espo ;-*